Donkey Kong (NES)
Traduko al Esperanto v1.1 (16/10/2022)

ENKONDUKO
---------
Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Donkey Kong,
videoludo por la Nintendo Entertainment System. La ret-
paĝo por la projekto estas

    http://github.com/tboronczyk/donkeykong

PRISKRIBO DE LUDO
-----------------
Ĉu vi savos Pauline el la manegoj de Donkey Kong? Helpu
Jumpman (Saltulo, li tiame ne nomiĝis Mario) grimpi sur
la konstruejon kaj savi sian koramikinon, Pauline. Evitu
la fajraĵon kaj barelojn, kiujn Donkey Kong ĵetas
malsupren por malhelpi la savprovon.

Dum niveloj unu kaj du, Jumpman devas atingi Pauline
atendantan ĉe la supra parto de la ekrano. Dum nivelo
tri, li kuras laŭ la ŝtalaj traboj kaj kolektas boltojn.
Kolekti ĉiujn boltojn kolapsigos la konstruaĵon, Donkey
Kong falos sur la grundon, kaj Pauline estos savita.

Sukcese fini nivelon tri kaj savi Pauline finos etapon.
Do, ek al la sekva etapo! Kiam vi progresas, la malamikoj
pli multnombriĝas kaj moviĝas pli rapide.

INFORMOJ PRI ROM
----------------
Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Donkey
Kong. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas,
povas esti pirateco.

    Donkey Kong (World) (Rev A).nes
    CRC32: E40B593B

HISTORIO
--------
v1.0    15/10/2022
 - Unua eldono

v1.1    16/10/2022
 - korektis cimon rilate al finluda kolorpaletro

KONTRIBUANTOJ
-------------
Timoteo BORONCZYK/bluephoenix
 - Tradukado, programado

Zerbie HYNSON/Terpomo11
 - Traduka konsultisto

Specialajn dankojn al RussianManSMWC por
Donkey Kong NES Disassembly
(https://github.com/RussianManSMWC/Donkey-Kong-NES-Disassembly).
